Zum Inhalt springen.
Sympa Menü

berlin-squad-esperanto - Re: [squad-esperanto] Ni legos poemojn

berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de

Betreff: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo

Listenarchiv

Re: [squad-esperanto] Ni legos poemojn


Chronologisch Thread 
  • From: Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto AT gmx.de>
  • To: Judith Meyer <yutian.mei AT gmail.com>
  • Cc: berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
  • Subject: Re: [squad-esperanto] Ni legos poemojn
  • Date: Tue, 28 Oct 2014 19:22:00 +0100
  • List-archive: <https://service.piratenpartei.de/pipermail/berlin-squad-esperanto>
  • List-id: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo <berlin-squad-esperanto.lists.piratenpartei.de>
  • Organization: EsperantoLand

Am 28.10.2014 um 16:56 schrieb Judith Meyer:
Bele! Gratulon pro tiu iniciato.
Dankon!
Bonvolu ankaŭ inviti la homojn al la regulaj berlinaj aranĝoj - facilas trovi ilin en http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/  
Jes.
Mi certas ke homoj pretas paroli malrapide kaj ekspliki novajn vortojn se ĉeestas komencintoj.
Nu, mi ĉiam invitas homojn al aliaj aranĝoj - sed kursanoj laŭ mia sperto estas hezitemaj veni al aliaj aranĝoj. Ili venas, se vi prenas ilian manon kaj delikate kunportas ilin.
Aŭ ĉu vi havas aliajn spertojn?

Amike

Lu
__

Amike

Judith

2014-10-28 10:07 GMT+01:00 Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto AT gmx.de>:
Estis tri piratoj (plus unu dum unu tago) kaj entute pli malpli kvin pliaj homoj (nu, entute sep homoj, kiuj kelkfoje mankis; proks. 29 partoprentagoj entute, en ses tagoj).
Estis bela etoso kaj ili post proks. 27 horoj nun jam scias diri kaj kompreni ion :)

Amike
Lu

Am 27.10.2014 um 21:34 schrieb Chuck Smith:
Bonege, gratulegon! Kiom da homoj partoprenis? Estus bonege se vi povus meti vian kurson en edukado.net por eventuala kunlaboro de aliaj kursgvidantoj kaj por iom ĝenerale traki kiom oni instruas Esperanton tutmonde. :) Jen ligilo: http://edukado.net/kursejo?aldoni=1

Mi povus eventuale (sed ne ĉi-foje, ĉar mi estos en Francio la 5-an de novembro) prelegi en facila Esperanto pri iu reta temo... ekzemple pri kiel mi kreas kurson en Esperanto por Duolingo.

Amike,
Chuck

2014-10-27 18:59 GMT+01:00 Thomas Würfel <thomas.wuerfel AT p9a.berlin.piratenpartei.de>:
Karaj,

dum la pasintaj semajnfinoj okazis Esperantokurso en la Pirata Oficejo
en Crellestraße 33. Lu instruis sufiĉe sukcese. La partoprenintoj volas
havi ĉiumonatan daŭrigon. Do ni komencos merkredon, la 5an de novembro
2014 je la 19a horo legi poemojn. Mi preparos tiun vesperon kaj ŝatus
daŭrigi pli malpli ĉiun duan monaton, se estos sukcesa. Por la aliaj
vesperoj ni serĉas gastigantojn, kiuj preparos ion interesan por la
komencintoj.

Amike kaj Pirate
Tomaso


--
Thomas Würfel
Twitter: @jxetkubo · XMPP: wuerfel AT jabber.piratenpartei.de
Piratenpartei Deutschland Berlin
Lars Hohl (komm. Vors.), Gregor Schröder (pol. Geschäftsführer), Michael
Karek (Schatzmeister)
Pflugstraße 9a · 10115 Berlin
Telefon: +49 30 609 822 880
--
Berlin-squad-esperanto mailing list
Berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
https://service.piratenpartei.de/listinfo/berlin-squad-esperanto




-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj

--
Berlin-squad-esperanto mailing list
Berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
https://service.piratenpartei.de/listinfo/berlin-squad-esperanto


-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj



Archiv bereitgestellt durch MHonArc 2.6.19.

Seitenanfang