Zum Inhalt springen.
Sympa Menü

berlin-squad-esperanto - [squad-esperanto] Pirata tagordo: 8-a de januaro

berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de

Betreff: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo

Listenarchiv

[squad-esperanto] Pirata tagordo: 8-a de januaro


Chronologisch Thread 
  • From: Chuck Smith <chuck AT chucksmith.de>
  • To: berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
  • Subject: [squad-esperanto] Pirata tagordo: 8-a de januaro
  • Date: Sun, 8 Jan 2012 12:44:49 +0100
  • List-archive: <https://service.piratenpartei.de/pipermail/berlin-squad-esperanto>
  • List-id: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo <berlin-squad-esperanto.lists.piratenpartei.de>

Saluton ĉiuj,

Jen temoj por hodiaŭa kunsido la 8-an de januaro 2012 je la 19:30 en
St. Oberholz, Rosenthaler Platz, Berlino:

= Kial nia dissendolisto en la hispana? Kiel reesperantigi ĝin? =

Iel nia dissendolisto nun aperas en la hispana. Mi ŝatus scii kiel korekti
tion.

= Kial listanoj estas sekretaj? =

Mi kaj aliaj opinias, ke nia grupo estus pli utila, se ni povus vidi
kiuj estas membroj de nia grupo. Ĉu eblas ŝanĝi nian grupon tiel, ke
niaj membroj estu videblaj por ĉiuj?

= Stato pri traduko de mailman en Esperanto =

Dinu Gherman estras grupon por traduki mailman-n esperanten. Estus
interese scii pri la progreso kaj kiel ni povas helpi lin.

= Kiel instigi/faciligi, ke homoj aliĝu al nia dissendolisto? =

Ju pli da personoj, des pli bone. Kiel ni povu akiri novajn membrojn
sen spami ilin?

= Kiu kunverkos artikolon por Libera Folio pri nia agado? =

Dum nia lasta kunsido, Thomas Würfel proponis sin por verki artikolon
por Libera Folio pri la piratpartio en Berlino. Mi havas bonan
kontakton kun ili kaj pretus kunverki la artikolon.

= Respondo al demandoj por eksterurbanoj =

Venos almenaŭ 3 eksterurbanoj nun en Berlino, kiuj interesiĝas pri la
partio. Estus bone respondi al iliaj demandoj pri la partio kaj nia
agado.

Ĝis baldaŭ!
Chuck



  • [squad-esperanto] Pirata tagordo: 8-a de januaro, Chuck Smith, 08.01.2012

Archiv bereitgestellt durch MHonArc 2.6.19.

Seitenanfang