Zum Inhalt springen.
Sympa Menü

berlin-squad-esperanto - Re: [squad-esperanto] Vortkampo politiko

berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de

Betreff: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo

Listenarchiv

Re: [squad-esperanto] Vortkampo politiko


Chronologisch Thread 
  • From: Judith Meyer <yutian.mei AT gmail.com>
  • To: berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
  • Subject: Re: [squad-esperanto] Vortkampo politiko
  • Date: Tue, 15 Sep 2015 15:19:23 +0200
  • List-archive: <https://service.piratenpartei.de/pipermail/berlin-squad-esperanto>
  • List-id: Liste vom Squad Esperanto / Listo de esperanta laborgrupo <berlin-squad-esperanto.lists.piratenpartei.de>

Kara Tomaso,

dankon pro la iniciato, estas vere interesega. Bedaŭrinde mi ĉiun merkredon vespere devas labori ekde la 8a kaj pro tio ne sukcesos veni. Tamen se okazas eksterordinara renkontiĝo, mi volonte venos. Min tre interesas politiko. Ekzemple dum la pasinta duonjaro mi legis ĉion eblan pri Grekio - inkluzive de multaj grekaj fontoj, ĉar mi tiel ekzerciĝas pri la lingvo - kaj eĉ sukcesis starigi kelkajn demandojn al Yanis Varoufakis kaj Jeff Sachs. Ilia kompreno de demokratio estas pli-malpli pirata...  Do, sciigu al mi kaj bonŝancon kun la evento!

Amike,

Judith


2015-09-15 10:42 GMT+02:00 Thomas Würfel <thomas.wuerfel AT p9a.berlin.piratenpartei.de>:
Karaj,

morgaŭ, la 16an de septembro ni renkontiĝos je la 19a en la Pirata
Surloka Oficejo en Crellestraße 33 en Schöneberg. Bonvolu legi jenan
tekston:

http://eo.mondediplo.com/article2002.html

Ni diskutos la lingvon de politikistoj.

Mi antaŭĝojas vidi vin.


Amike kaj Pirate
Tomaso
--
Berlin-squad-esperanto mailing list
Berlin-squad-esperanto AT lists.piratenpartei.de
https://service.piratenpartei.de/listinfo/berlin-squad-esperanto




Archiv bereitgestellt durch MHonArc 2.6.19.

Seitenanfang